Futbala Mondpokalo 2022

22-a tutmonda turniro de naciaj viraj futbalteamoj

La Futbala Mondpokalo 2022 de Kataro (arabe كأس العالم لكرة القدم قطر 2022) estis la dudek-dua eldono de la vira Futbala Mondpokalo organizita de FIFA. Tiu ĉi eldono okazis de la 20-a de novembro 2022 ĝis la 18-a de decembro 2022 en Kataro, kiu akiris la organizajn rajtojn la 2-an de decembro 2010.[1]

Monda Ĉampionado de Futbalo 2022
كأس العالم لكرة القدم قطر 2022
Turniraj detaloj
Loko  Kataro
Datoj 20-a de novembro 2022
ĝis 18-a de decembro 2022
Teamoj 32 
Ejoj (en 5 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Argentino Argentino
Dua pozicio Flago de Francio Francio
Tria pozicio Flago de Kroatio Kroatio
vdr

Estis la tria fojo, kiam la Futbala Mondpokalo estis ludata sur la azia kontinento post la Futbala Mondpokalo 2002 en Sud-Koreio kaj Japanio kaj la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio (kvankam ĉi-lasta havis ununuran ejon en azia teritorio, Jekaterinburgo), kaj la unua, kiu okazis en okcidenta Azio (la azia parto de Rusio ne konsideratas parto de la regionego okcidenta Azio).[2] Ankaŭ unuafoje, la turniro okazis en Proksima Oriento, en araba lando kun islama plimulto, same kiel tiu kun la plej malgranda teritoria etendo.[3]

Ĝi ankaŭ estis la Monda Pokalo kun la plej longa atendotempo ekde 1950 kompare kun sia antaŭa eldono, ĉar ĝi okazis inter la monatoj novembro kaj decembro 2022, male al la kutimaj monatoj junio kaj julio. Paralele, ĝi estis la plej mallonga Futbala Mondpokalo ekde 1978, ĉar ĝi daŭris nur 29 tagojn kontraste al la kutimaj 32 tagoj en la lastaj ĉampionadoj.[4][5]


Partoprenantaj teamoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Partoprenantaj teamoj al Futbala Mondpokalo 2022.
Finaloj
AFC CAF CONCACAF CONMEBOL OFC UEFA
Partoprenantaj teamoj
  Germanio   Kataro   Francio   Nederlando
  Sauda Arabio   Sud-Koreio   Kimrio   Pollando
  Argentino   Kostariko   Ganao   Portugalio
  Aŭstralio   Kroatio   Anglio   Senegalo
  Belgio   Danio   Irano   Serbio
  Brazilo   Ekvadoro   Japanio   Svislando
  Kameruno   Hispanio   Maroko   Tunizio
  Kanado   Usono   Meksiko   Urugvajo

Ejoj redakti

Lusail
(Municipo Al Daayen)
Al Wakrah
(Municipo Al Wakrah)
Doho
(Municipo Ad Dawhah)
Stadiono Lusail
(inaŭgurita)
Kapacito: 94 500
Stadiono Al Janoub
(inaŭgurita)
Kapacito: 40 000
Stadiono 974
(inaŭgurita)
Kapacito: 48 000
Stadiono Al Thumama
(inaŭgurita)
Kapacito: 69 000
     
Ejoj en Kataro
Ejoj en Doho
Rajan
(Municipo Rajan)
Al Khor
(Municipo Al Khor)
Stadiono Khalifa International
(rekonstruita)
Kapacito: 50 000
Stadiono Education City
(inaŭgurita)
Kapacito: 45 350
Stadiono Ahmad bin Ali
(reinaŭgurita)
Kapacito: 44 740
Stadiono Al Bayt
(inaŭgurita)
Kapacito: 60 000
       

Grupoj redakti

 
Al Rihla, la oficiala pilko
Grupo A Grupo B Grupo C Grupo D
  Kataro   Anglio   Argentino   Francio
  Ekvadoro   Irano   Sauda Arabio   Aŭstralio
  Senegalo   Usono   Meksiko   Danio
  Nederlando   Kimrio   Pollando   Tunizio


Grupo E Grupo F Grupo G Grupo H
  Hispanio   Belgio   Brazilo   Portugalio
  Kostariko   Kanado   Serbio   Ganao
  Germanio   Maroko   Svislando   Urugvajo
  Japanio   Kroatio   Kameruno   Sud-Koreio

Grupo A redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Nederlando 5:1 7
2   Senegalo 5:4 6
3   Ekvadoro 4:3 4
4   Kataro 1:7 0
20-a de novembro 2022 19:00, en Al Bayt
  Kataro   Ekvadoro 0:2 (0:2)
21-a de novembro 2022 19:00, en Thumama
  Senegalo   Nederlando 0:2 (0:0)
25-a de novembro 2022 16:00, en Thumama
  Kataro   Senegalo 1:3 (0:1)
25-a de novembro 2022 19:00, en Khalifa
  Nederlando   Ekvadoro 1:1 (1:0)
29-a de novembro 2022 18:00, en Khalifa
  Ekvadoro   Senegalo 1:2 (0:1)
29-a de novembro 2022 18:00, en Al Bayt
  Nederlando   Kataro 2:0 (1:0)

Grupo B redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Anglio 9:2 7
2   Usono 2:1 5
3   Irano 4:7 3
4   Kimrio 1:6 1
21-a de novembro 2022 16:00, en Khalifa
  Anglio   Irano 6:2 (3:0)
21-a de novembro 2022 22:00, en Ahmad
  Usono   Kimrio 1:1 (1:0)
25-a de novembro 2022 13:00, en Ahmad
  Kimrio   Irano 0:2 (0:0)
25-a de novembro 2022 22:00, en Al Bayt
  Anglio   Usono 0:0 (0:0)
29-a de novembro 2022 22:00, en Ahmad
  Kimrio   Anglio 0:3 (0:0)
29-a de novembro 2022 22:00, en Thumama
  Irano   Usono 0:1 (0:1)

Grupo C redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Argentino 5:2 6
2   Pollando 2:2 4
3   Meksiko 2:3 4
4   Sauda Arabio 3:5 3
22-a de novembro 2022 13:00, en Lusail
  Argentino   Sauda Arabio 1:2 (1:0)
22-a de novembro 2022 19:00, en 974
  Meksiko   Pollando 0:0 (0:0)
26-a de novembro 2022 16:00, en Education
  Pollando   Sauda Arabio 2:0 (1:0)
26-a de novembro 2022 22:00, en Lusail
  Argentino   Meksiko 2:0 (0:0)
30-a de novembro 2022 22:00, en 974
  Pollando   Argentino 0:2 (0:0)
30-a de novembro 2022 22:00, en Lusail
  Sauda Arabio   Meksiko 1:2 (0:0)

Grupo D redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Francio 6:3 6
2   Aŭstralio 3:4 6
3   Tunizio 1:1 4
4   Danio 1:3 1
22-a de novembro 2022 16:00, en Education
  Danio   Tunizio 0:0 (0:0)
22-a de novembro 2022 22:00, en Al Janoub
  Francio   Aŭstralio 4:1 (2:1)
26-a de novembro 2022 13:00, en Al Janoub
  Tunizio   Aŭstralio 0:1 (0:1)
26-a de novembro 2022 19:00, en 974
  Francio   Danio 2:1 (0:0)
30-a de novembro 2022 18:00, en Al Janoub
  Aŭstralio   Danio 1:0 (0:0)
30-a de novembro 2022 18:00, en Education
  Tunizio   Francio 1:0 (0:0)

Grupo E redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Japanio 4:3 6
2   Hispanio 9:3 4
3   Germanio 6:5 4
4   Kostariko 3:11 3
23-a de novembro 2022 16:00, en Khalifa
  Germanio   Japanio 1:2 (1:0)
23-a de novembro 2022 19:00, en Thumama
  Hispanio   Kostariko 7:0 (3:0)
27-a de novembro 2022 13:00, en Ahmad
  Japanio   Kostariko 0:1 (0:0)
27-a de novembro 2022 22:00, en Al Bayt
  Hispanio   Germanio 1:1 (0:0)
1-a de decembro 2022 22:00, en Khalifa
  Japanio   Hispanio 2:1 (0:1)
1-a de decembro 2022 22:00, en Al Bayt
  Kostariko   Germanio 2:4 (0:1)

Grupo F redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Maroko 4:1 7
2   Kroatio 4:1 5
3   Belgio 1:2 4
4   Kanado 2:7 0
23-a de novembro 2022 13:00, en Al Bayt
  Maroko   Kroatio 0:0 (0:0)
23-a de novembro 2022 22:00, en Ahmad
  Belgio   Kanado 1:0 (1:0)
27-a de novembro 2022 16:00, en Thumama
  Belgio   Maroko 0:2 (0:0)
27-a de novembro 2022 19:00, en Khalifa
  Kroatio   Kanado 4:1 (2:1)
1-a de decembro 2022 18:00, en Ahmad
  Kroatio   Belgio 0:0 (0:0)
1-a de decembro 2022 18:00, en Thumama
  Kanado   Maroko 1:2 (1:2)

Grupo G redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Brazilo 3:1 6
2   Svislando 4:3 6
3   Kameruno 4:4 4
4   Serbio 5:8 1
24-a de novembro 2022 13:00, en Al Janoub
  Svislando   Kameruno 1:0 (0:0)
24-a de novembro 2022 22:00, en Lusail
  Brazilo   Serbio 2:0 (0:0)
28-a de novembro 2022 13:00, en Al Janoub
  Kameruno   Serbio 3:3 (1:2)
28-a de novembro 2022 19:00, en 974
  Brazilo   Svislando 1:0 (0:0)
2-a de decembro 2022 22:00, en 974
  Serbio   Svislando 2:3 (2:2)
2-a de decembro 2022 22:00, en Lusail
  Kameruno   Brazilo 1:0 (0:0)

Grupo H redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Portugalio 6:4 6
2   Sud-Koreio 4:4 4
3   Urugvajo 2:2 4
4   Ganao 5:7 3
24-a de novembro 2022 16:00, en Education
  Urugvajo   Sud-Koreio 0:0 (0:0)
24-a de novembro 2022 19:00, en 974
  Portugalio   Ganao 3:2 (0:0)
28-a de novembro 2022 16:00, en Education
  Sud-Koreio   Ganao 2:3 (0:2)
28-a de novembro 2022 22:00, en Lusail
  Portugalio   Urugvajo 2:0 (0:0)
2-a de decembro 2022 18:00, en Al Janoub
  Ganao   Urugvajo 0:2 (0:2)
2-a de decembro 2022 18:00, en Education
  Sud-Koreio   Portugalio 2:1 (1:1)

Eliminaj bataloj redakti

Okonfinalo Kvaronfinalo Duonfinalo Finalo
                           
3-a de decembro - Khalifa            
    Nederlando  3
9-a de decembro - Lusail
    Usono  1  
    Nederlando  2 (3)
3-a de decembro - Ahmad
      Argentino  2 (4)  
    Argentino  2
13-a de decembro - Lusail
    Aŭstralio  1  
    Argentino  3
5-a de decembro - Al Janoub
      Kroatio  0  
    Japanio  1 (1)
9-a de decembro - Education
    Kroatio  1 (3)  
    Kroatio  1 (4)
5-a de decembro - 974
      Brazilo  1 (2)  
    Brazilo  4
18-a de decembro - Lusail
    Sud-Koreio  1  
    Argentino  3 (4)
4-a de decembro - Al Bayt
      Francio  3 (2)
    Anglio  3
10-a de decembro - Al Bayt
    Senegalo  0  
    Anglio  1
4-a de decembro - Thumama
      Francio  2  
    Francio  3
14-a de decembro - Al Bayt
    Pollando  1  
    Francio  2
6-a de decembro - Education
      Maroko  0   Je tria loko
    Maroko  0 (3)
10-a de decembro - Thumama 17-a de decembro - Khalifa
    Hispanio  0 (0)  
    Maroko  1     Kroatio  2
6-a de decembro - Lusail
      Portugalio  0       Maroko  1
    Portugalio  6
    Svislando  1  

Kritikoj redakti

 
Kartuno pri sklava laboro sur la konstruejoj en Kataro antaŭ la Mondpokalo 2022

Jam unu jaron antaŭ la okazigo de la Mondpokalo la katara registaro avertis, ke samsekseco estas malpermesita en la lando, pro kio oni ne permesos tiajn montrojn ankaŭ dum la ĉampionado.[6] Tio okazis kiam tutmonde multaj sportistoj kaj partikulare futbalistoj, landaj federacioj kaj internaciaj organizoj almenaŭ teorie apogas la lukton por la homaj rajtoj. Tio ne estis surprizo, ĉar jam en la elekto de Kataro super Usono, Aŭstralio, Sud-Koreio kaj Japanio en 2010, estis tia kondiĉo.[7] La sistema malobeo de Kataro al la homaj rajtoj,[8] jam estis konata delonge. Do, la respondeco pri la elekto de tia lando por internacia sportevento, kuŝas je la flanko de la elektantaj institucioj, kiuj asertis voli plian tutmondiĝon de la evento, sed certe celis precipe la ekonomiajn kontraktojn, kiujn Kataro povis disponigi.[7] Jam en marto 2021 stariĝis tajdo de kritikoj, ĉefe kiam la brita gazeto The Guardian publikigis informon pri pli ol 6 000 laboristoj mortintaj, ĉefe eksterlandanoj kaj ĉefe pro la rapida konstruado de infrastrukturoj por la ĉampionado, kaj partikulare pro la sklavismaj laborkondiĉoj.[9]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Copa Mundial de Fútbol de 2022 en la hispana Vikipedio.