Ambala
Ambala, hindie: अंबाला, estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.
Ambala | |||
---|---|---|---|
urbo • setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 23′ N, 76° 46′ O (mapo)30.37861111111176.7725Koordinatoj: 30° 23′ N, 76° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 264 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
|
|||
|
|||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ambala [+] | |||
Demografio redakti
En 2011 Ambala havis 207 934 da loĝantoj kun legoscio 89%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio redakti
Ambala situas inter malaltaj montoj en averaĝa alteco de 276 metrojn laŭ la marnivelo. Kurukŝetr troviĝas 32, Ĥanna kaj Patiala po 41, subŝtata sidejo Ĉandigaro 44, Jamunanagar 50, tutlanda ĉefurbo Delhio 193, Mumbajo 1327, Kolkato 1436 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Ambala laŭdire estis fondita en la 14-a jarcento. Baldaŭ la loko apartenis al la Mogola Imperio, sed en 1709 la Sika Imperio akiris la urbon batale. Fine britoj regis inter 1823-1947. En 1843 la britoj fondis administran distrikton, ĉar la britoj forlasis alian areon pro epidemio de malario. En 1857 ankaŭ tie okazis ribelo. Ambala kreskiĝis duope, unu estis la urbo, la alia estis garnizono, poste signifa aerforta bazo.
Ekonomio redakti
En Ambala signifa tekstila (ŝtofa) merkato funkcias. La industrio produktas mikroskopojn. En la ĉirkaŭaĵo estas irigaciita agrikultura areo kun kultivado de tritikoj, kikeroj, kotonoj, maizoj, kolzoj, sukerkanoj kaj mangofruktoj.
Lingvoj redakti
En Ambala la oficiala lingvo estas la hindia lingvo, al kiu aldoniĝis la angla kaj panĝaba lingvoj.
Religioj redakti
En Ambala vivas ĉefe hinduoj (82%), poste sikoj (14,5%), ĝajnistoj (1,5%), islamanoj (preskaŭ 1%), iomete ankaŭ aliaj.
Eduko redakti
En Ambala la plej altnivela eduko okazas en universitatoj, altlernejoj kaj instituto.
Klimato redakti
En Ambala jare pluvas averaĝe po 898 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter junio kaj septembro. La jara meza temperaturo varias inter 17-30 °C.
Trafiko redakti
Ambala havas rektajn fervojajn liniojn el Ludiana, Ĉandigaro, Jamunanagar kaj Kurukŝetra. 6 ĉefvojoj kuras al la urbego. La internacia flughaveno troviĝas ĉe Ĉandigaro, loke ekzistas milita flughaveno.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Famuloj redakti
En Ambala naskiĝis:
En Ambala mortis:
Fontoj redakti
- WikiTrans