La unua japana privata raketo eksplodis tuj post lanĉo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 14-a de marto 2024


Gubernio Vakajama.

La 13-an de marto 2024 japana raketo-portanto «Kairos» eksplodis kvin sekundojn post lanĉo.

La unua japana privata raketo-portanto «Kairos» devintus starti la 9-an de marto 2024, tamen lanĉan zonon trafis ŝipo kaj oni haltigis la startajn procedurojn. La sekva lanĉoprovo okazis post tri tagoj.

Je la 02:01 UTC la raketo sukcese startis kaj komencis leviĝi. Tuj post malkonekti startan tablon la raketo komencis ŝanĝi movdirekton por okupi flugan trajektorion. Sed la sistemo de akcidenta eksplodo de la raketo ricevis ordonon eksplodi sin. La brulantaj pecoj de la raketo falis sur konstruaĵojn de la lanĉejo kaj komenciĝis incendio. La incendio estis estingita, neniu el la personaro estis vundita, la konstruaĵoj ne ricevis gravajn damaĝojn.

«Kairos» estas kvarŝtupa raketo, uzanta solidan fuelon por fuzioj de la unuaj tri ŝtupoj kaj likvan fuelon por la kvara. La raketo estas 18 metrojn alta, ĝia diametro estas 1,5 metroj, kaj pezo 23 300 kilogramoj. La raketo povas levi sateliton 250 kg pezan al 500 kilometrojn alta orbito kun klineco 33°, aŭ 150 kg pezan sateliton al suna-sinkrona polusa orbito 500 km alta je 97°. Laŭ sia dimensio kaj kargokapablo ĝi tre similas al la unua generacio de raketo-portanto «Elektron» farita de firmao «Roket Lab».

«Kairos» estis konstruita de privata japana firmao «Space One». Inter la fondintoj de «Space One» estas «IHI Aerospace», «Canon Electronics» kaj «Development Bank of Japan». «IHI Aerospace» estas la fama japana aerokosma firmao, produktanta solidfuelajn fuziojn por japanaj raketoj - la firmao produktas fuziojn por «Kairos». «Canon Electronics» produktis elektronikajn elementojn por la raketo.

Por la lanĉo estas uzata privata kosmodromo Kii, situanta en Gubernio Vakajamo ĉe marbordo. La kosmodromo estis speciale konstruita por lanĉi raketon «Kairos».

«Space One» planas lanĉi ĝis 20 raketoj jare. Inter eventualaj mendantoj de la raketo estas japanaj militistoj, kiuj bezonas urĝajn lanĉojn de spionaj satelitoj.

Fontoj[redakti]