Písařova Vesce (germane Albersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Lesná, troviĝanta en distrikto Tachov proksimume 2,5 km nordoriente de Lesná. Vivas ĉi tie 52 loĝantoj (2021).kaj estas ĉi tie registritaj 36 adresoj.

Písařova Vesce
germane Albersdorf
vilaĝo
Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito
Oficiala nomo: Písařova Vesce
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Lesná
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥodio
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 36 (2009)
Situo Písařova Vesce
 - alteco 635 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 24″ N 12° 33′ 49″ O / 49.77333 °N, 12.56361 °O / 49.77333; 12.56361 (mapo)
Katastro 7,21 km² (721 ha) Písařova Vesce
Loĝantaro 52 (2021)
Denseco 7,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1556
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 347 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Písařova Vesce
Portalo pri Ĉeĥio

Písařova Vesce estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 7,21 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1556.

Sub germana nomo la vilaĝo estas unuafoje menciata al la jaro 1422. Ĝi apartenis al ĥodiaj limregionaj vilaĝoj. En la jaro 1528 ĝi havis 24 kortojn, antaŭ la dua mondmiliro 76 domojn kun 367 domaranoj.

Post la milito la devene germana vilaĝo Albersdorf estis alinomita al Písařova Vesce, ĉiuj germanaj loĝantoj estis ellandigitaj surbaze de dekretoj de Beneš. La objektoj de domoj estis maronitaj inkluzive de konstruaĵo de eksa lernejo, kelkaj domoj en la municipo estis malmuntitaj kaj forbeturigitaj en Slovakion, kelkaj estis detruitaj. En la pluaj jaroj poste la restintaj domoj servis ian tempon kiel domoj por familioj de homoj laborantaj por Ŝtata bjienoj Tachov, poste ekde la 1960-aj jaroj plimulto de domoj estis disvenditaj kiel refreŝigejaj objektoj. Nuntempe la vilaĝo estas plejparte dometista domaro.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Jaro Loĝantoj
1869 492
1880 465
1890 418
1900 431
1910 450
1921 401
Jaro Loĝantoj
1930 367
1950 66
1961 122
1970 68
1980 0
1991 0
Jaro Loĝantoj
2001 10
2011 38
2021 52

Naskiĝintoj redakti

La plej konata naskiĝinto de tiu ĉi malgranda vilaĝo estas Vítězslav Lederer, unu el judaj fuĝintoj el koncentrejo Aŭŝvico.

Pluaj fotoj redakti