Rolf HARRIS (30-an de marto 1930 - 10-an de majo 2023) estis kantisto, komponisto, artisto kaj televida programestro kiu estis naskita en Aŭstralio sed vivis en Britio dum jardekoj. Harris famiĝis komence de la 1960-aj jaroj per sia kanto Tie Me Kangaroo Down, Sport (esperante: Rigardu, la kanguruo saltas). La kanto uzis la memkonstruitan instrumenton de Harris por la unua fojo, "ŝanceliĝtabulo", t.e. pecon de masonita durtabulo, kiu svingante tien kaj reen kreas "wupp-wupp" sonon. Harris ankaŭ poste uzis nekutimajn instrumentojn, kiel ekzemple la diĝeriduo, la dulcimero kaj la stilofono. Kiel pentristo, Harris aperis kelkajn fojojn en televida programo kie li pentris bildojn sur granda kanvaso en ŝajne malzorgema stilo kaj akompanate de stranga muziko. Tamen, la fina rezulto estis lerta. Tiuj televiddebutoj generis kelkajn desegnaĵ-temitajn televidseriojn por Harris. Harris ankaŭ prezentis televidserion Animal Hospital (porbesta malsanulejo).

Rolf Harris
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1930 (1930-03-30)
en Bassendean, Perto,  Aŭstralio
Morto 10-an de majo 2023 (2023-05-10) (93-jaraĝa)
en Bray
Mortokialo kapa-kola kancero • frailty syndrome
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Perth Modern School • Universitato de Okcidenta Aŭstralio • City and Guilds of London Art School • Edith Cowan University • Claremont Teachers College
Familio
Edz(in)o Alwen Hughes
Infano Bindi Harris
Okupo
Okupo televida prezentisto • pentristo • kantistokomponistoaktorokantoverkistofilmreĝisoro • amuzisto
vdr

Harris estis akuzita en 2014 pro seksa aliro al kvar junulinoj, kio efektive finis lian karieron.