Tiroido

endokrina glando

Tiroido (nomo, kiu devenas de la greka vorto por "ŝildo", pro ĝia formo) estas unu el la grandaj glandoj de la endokrina sistemo de la korpo.

skema bildo de la tiroido

Ĝi havas 2 lobojn en la kolo (antaŭ la trakeo) kaj sekrecias la hormonojn, ĉefe T4 kaj T3, kiuj reguligas la takton de la metabolo kaj malprofitigas la funkciadon de aliaj organoj. Jodo estas esenca elemento de la hormonoj T3 kaj T4. La tiroido ankaŭ sekrecias la hormonon kalcitonino, kiu havas ĉefan rolon en la reguligo de kalcio en la korpo.

Hipertiroidismo (tiroido superaktiva) kaj hipotiroidismo (tiroido nesufiĉe aktiva) estas tre oftaj malsanoj de tiu glando.

Strumo estas ŝvelaĵo en la kolo rezultanta el pligrandigo de la tiroida glando.

Vidu ankaŭ redakti