Malferma enhavo estas enhavo kiu iu kreas kaj lasas aliajn kopiiŝanĝi ĝin sen devi peti permeson. Ajna rimedo, ĉu teksta, bilda aŭ sona, povas esti malfermita enhavo.

La principo de Malfermita Enhavo baziĝas sur la ideoj de la movado pri Libera kaj Malfermita Programaro (FOSS). La Malfermita Fonto-alproksimiĝo estis establita en la merkato de programaro en la 1990-aj jaroj, ĉefe kiel konsekvenco de la granda sukceso de GNU-Linukso kaj ĝia licenco (permesilo), la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo (GPL). Skribita en 1989, la GPL estis la unua libera programara licenco, kiu permesis al la uzantoj uzi, studi, dividi kaj modifi la programaron. Hodiaŭ, tutaj merkatoj estas bazitaj en la evoluigo, bontenado, personigo kaj merkatumo de "Open Source Software". La inventistoj de la principo de Libera kaj Malfermita Programaro adoptis la bazajn ideojn de FOSS kaj aplikis ilin al aliaj formoj de kreivaj kontribuoj, kiel muziko, filmoj aŭ bildoj.

La reguloj kiu diras kiel homojn povas uzi, ŝanĝo kaj transludo ĉirkaŭ malferma enhavo estas nomata permesilolicenco. Licenco klarigas ĝuste kio estas permesata fari kun la enhavo. Licencoj estas ofte skribita en malfacila advokata lingvo (jurajargo), sed multaj licencoj havas resumojn kiu estas multe pli facile kompreneblaj.

La aŭtoroj de malfermita enhavo elektu kiun permesilon uzi por ilia laboro kaj ĉiuj aliaj devas respekti la kondiĉojn de tiu permesilo. Nur la aŭtoro kiu posedas la kopirajton, povas ŝanĝi ĝin al alia permesilo. La plej multaj malfermitaj enhavpermesiloj diras ke kiam aliaj ŝanĝas la laboron, ili ankaŭ devas deklari ĝin esti malfermita enhavo kaj sub la sama permesilo. Tio ĉi estas nomata SA -> Share-Alike (samkondiĉe) kaj signifas ke iu ajn ŝanĝo de tiu laboro ĉiam devos havi la saman permesilon.

Ĉiu enhavo en Vikipedio falas sub la reguloj de la Kreiva Komunaĵo Atribua/Interŝanĝado-Simila Licenco, bonkonata malfermit-enhava permesilo. Alia bonkonata malfermit- enhava permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj.

Rilataj paĝoj redakti